Isaiah (34/66)  

1. Alproksimiĝu, popoloj, por aŭskulti; kaj atentu, ho gentoj; aŭskultu la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj produktoj.
2. Ĉar indignas la Eternulo kontraŭ ĉiuj popoloj kaj flame koleras kontraŭ ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al buĉado.
3. Kaj iliaj mortigitoj estos disĵetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetriĝos de ilia sango.
4. Kaj velkos la tuta estaĵaro de la ĉielo, kaj la ĉielo kuneruliĝos kiel skribrulaĵo; kaj ĝia tuta estaĵaro defalos, kiel defalas folio de vinberbranĉo kaj velkintaĵo de figarbo.
5. Ĉar Mia glavo ebriiĝis en la ĉielo; jen ĝi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari juĝon.
6. La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasiĝis de sebo, de sango de ŝafoj kaj kaproj, de sebo de ŝafaj renoj; ĉar buĉoferadon la Eternulo aranĝos en Bocra kaj grandan buĉadon en la lando de Edom.
7. Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo.
8. Ĉar tio estas tago de venĝo de la Eternulo, jaro de repago pro la juĝafero de Cion.
9. Kaj liaj riveroj aliformiĝos en peĉon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero fariĝos brulanta peĉo.
10. Nek tage nek nokte ĝi estingiĝos, eterne leviĝados ĝia fumo; de generacio al generacio ĝi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur ĝi.
11. Ekposedos ĝin pelikano kaj botaŭro, kaj gufo kaj korvo loĝos sur ĝi; kaj Li etendos super ĝi rektoŝnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo.
12. Ĝi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj ĉiuj ĝiaj princoj malaperos.
13. Kaj en ĝiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur ĝiaj fortikaĵoj kreskos pikarbustoj; kaj ĝi estos loĝejo de ŝakaloj, spaco por strutoj.
14. Kaj renkontiĝos tie sovaĝaj katoj kun sovaĝaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.
15. Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektiĝos unu al alia.
16. Serĉu en la libro de la Eternulo, kaj legu:eĉ unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; ĉar Lia buŝo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas.
17. Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laŭ rektoŝnuro; ili heredos tion por ĉiam, de generacio al generacio ili loĝos tie.

  Isaiah (34/66)