← Isaiah (16/66) → |
1. | Sendu ŝafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion. |
2. | Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab ĉe la transirejoj de Arnon. |
3. | Aranĝu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kaŝu la elpelitojn, ne malkaŝu la vaganton. |
4. | Miaj elpelitaj Moabidoj loĝu ĉe vi; estu por ili ŝirmo kontraŭ la rabanto, ĝis ĉesiĝos la premado, finiĝos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando. |
5. | Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco en la tendo de David sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron. |
6. | Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, ke ĝi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto. |
7. | Tial ĝemkrios Moab pri si mem, ĉiuj ĝemkrios; pri la fundamentoj de Kir-Ĥareset ili ploras, profunde frapitaj. |
8. | Ĉar la kampoj de Ĥeŝbon dezertiĝis, ankaŭ la vinberĝardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn branĉojn, kiuj atingis ĝis Jazer, etendiĝis en la dezerton; ĝiaj markotoj disĵetiĝis, transiris la maron. |
9. | Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinberĝardeno de Sibma; mi priverŝos vin per miaj larmoj, ho Ĥeŝbon kaj Eleale; ĉar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton. |
10. | Foriĝis de la kampo ĝojo kaj gajeco, kaj en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la ĝojkriojn Mi ĉesigis. |
11. | Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- Ĥeres. |
12. | Kaj kiam montriĝos, ke Moab senfortiĝis sur la altaĵo, kaj eniros en sian templon, por preĝi, li nenion atingos. |
13. | Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaŭ longe. |
14. | Sed nun la Eternulo diris jene:Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltiĝos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre. |
← Isaiah (16/66) → |