| ← Isaiah (12/66) → |
| 1. | En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min. |
| 2. | Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo. |
| 3. | Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. |
| 4. | Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta. |
| 5. | Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero. |
| 6. | Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael. |
| ← Isaiah (12/66) → |