← Hosea (8/14) → |
1. | Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo. |
2. | Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin. |
3. | Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos. |
4. | Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin. |
5. | Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi? |
6. | Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario. |
7. | Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos. |
8. | Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo. |
9. | Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn. |
10. | Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj. |
11. | Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj. |
12. | Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon. |
13. | La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon. |
14. | Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn. |
← Hosea (8/14) → |