| ← Hosea (5/14) → |
| 1. | Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor. |
| 2. | Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn. |
| 3. | Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi:vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis. |
| 4. | Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas. |
| 5. | La malmodesteco de Izrael parolas kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili. |
| 6. | Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili. |
| 7. | Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo. |
| 8. | Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen! |
| 9. | Efraim fariĝos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele. |
| 10. | La princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon. |
| 11. | Efraim estas premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon. |
| 12. | Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda. |
| 13. | Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon. |
| 14. | Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi. |
| 15. | Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros: |
| ← Hosea (5/14) → |