← Hebrews (3/13) → |
1. | Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon, |
2. | kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo. |
3. | Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto. |
4. | Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio. |
5. | Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota; |
6. | sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino. |
7. | Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, |
8. | Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto, |
9. | Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn. |
10. | Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; |
11. | Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon. |
12. | Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio; |
13. | sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko; |
14. | ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino; |
15. | dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo. |
16. | Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo? |
17. | Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto? |
18. | Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? |
19. | Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni. |
← Hebrews (3/13) → |