← Genesis (5/50) → |
1. | Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio; |
2. | kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo. |
3. | Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. |
4. | Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
5. | Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis. |
6. | Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ. |
7. | Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
8. | Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis. |
9. | Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan. |
10. | Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
11. | Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis. |
12. | Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel. |
13. | Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
14. | Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis. |
15. | Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared. |
16. | Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
17. | Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis. |
18. | Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ. |
19. | Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
20. | Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis. |
21. | Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ. |
22. | Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
23. | Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj. |
24. | Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis. |
25. | Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ. |
26. | Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
27. | Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis. |
28. | Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo. |
29. | Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis. |
30. | Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. |
31. | Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis. |
32. | Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. |
← Genesis (5/50) → |