| ← Genesis (35/50) → | 
| 1. | Kaj Dio diris al Jakob: Leviĝu, iru al Bet-El kaj loĝu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav. | 
| 2. | Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al ĉiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj puriĝu kaj ŝanĝu viajn vestojn. | 
| 3. | Kaj ni leviĝu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris. | 
| 4. | Kaj ili donis al Jakob ĉiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud Ŝeĥem. | 
| 5. | Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob. | 
| 6. | Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaŭ la nomon Bet-El, li kaj ĉiuj homoj, kiuj estis kun li. | 
| 7. | Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; ĉar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato. | 
| 8. | Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni ŝin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Baĥut. | 
| 9. | Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin. | 
| 10. | Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael. | 
| 11. | Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multiĝu; popolo kaj popolaro fariĝos el vi, kaj reĝoj eliros el via lumbo. | 
| 12. | Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon. | 
| 13. | Kaj Dio forleviĝis de li sur la loko, kie Li parolis kun li. | 
| 14. | Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon. | 
| 15. | Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El. | 
| 16. | Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraŭ negranda interspaco, por veni al Efrata, Raĥel naskis, kaj ŝia akuŝiĝo estis malfacila. | 
| 17. | Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo. | 
| 18. | Dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen. | 
| 19. | Kaj Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem. | 
| 20. | Kaj Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Tio estas la tomba monumento de Raĥel ĝis la nuna tago. | 
| 21. | Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder. | 
| 22. | En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael. La filoj de Jakob estis dek du: | 
| 23. | la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Zebulun; | 
| 24. | la filoj de Raĥel: Jozef kaj Benjamen; | 
| 25. | kaj la filoj de Bilha, sklavino de Raĥel: Dan kaj Naftali; | 
| 26. | kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Aŝer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskiĝis al li en Mezopotamio. | 
| 27. | Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak. | 
| 28. | Isaak havis la aĝon de cent okdek jaroj. | 
| 29. | Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob. | 
| ← Genesis (35/50) → |