| ← Genesis (25/50) → |
| 1. | Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura. |
| 2. | Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon. |
| 3. | Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj. |
| 4. | Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura. |
| 5. | Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak. |
| 6. | Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan. |
| 7. | Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj. |
| 8. | Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo. |
| 9. | Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido. |
| 10. | Sur la kampo, kiun aĉetis Abraham de la filoj de Ĥet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara. |
| 11. | Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto. |
| 12. | Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham; |
| 13. | kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam |
| 14. | kaj Miŝma kaj Duma kaj Masa, |
| 15. | Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. |
| 16. | Tio estas la filoj de Iŝmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj. |
| 17. | Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo. |
| 18. | Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj fratoj li loĝis. |
| 19. | Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskiĝis Isaak. |
| 20. | Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano. |
| 21. | Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis. |
| 22. | Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno, kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi iris, por demandi la Eternulon. |
| 23. | Kaj la Eternulo diris al ŝi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan. |
| 24. | Kaj kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro. |
| 25. | Kaj la unua eliris ruĝa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav. |
| 26. | Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis. |
| 27. | Kaj la knaboj grandiĝis; kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo. |
| 28. | Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon. |
| 29. | Kaj Jakob kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca. |
| 30. | Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo, ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom. |
| 31. | Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon. |
| 32. | Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon? |
| 33. | Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob. |
| 34. | Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon. |
| ← Genesis (25/50) → |