← Genesis (12/50) → |
1. | Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. |
2. | Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. |
3. | Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero. |
4. | Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran. |
5. | Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan. |
6. | Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando. |
7. | Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li. |
8. | Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj preĝadis al la Eternulo. |
9. | Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo. |
10. | Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie loĝi kelktempe, ĉar malfacila estis la malsato en la lando. |
11. | Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta; |
12. | kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva. |
13. | Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi. |
14. | Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela; |
15. | kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono. |
16. | Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn. |
17. | Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram. |
18. | Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino? |
19. | kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu kaj foriru. |
20. | Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon. |
← Genesis (12/50) → |