| ← Galatians (6/6) |
| 1. | Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. |
| 2. | Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
| 3. | Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas. |
| 4. | Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. |
| 5. | Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon. |
| 6. | Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj. |
| 7. | Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. |
| 8. | Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. |
| 9. | Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos. |
| 10. | Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido. |
| 11. | Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane. |
| 12. | Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo. |
| 13. | Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno. |
| 14. | Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. |
| 15. | Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo. |
| 16. | Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio. |
| 17. | De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo. |
| 18. | La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen. |
| ← Galatians (6/6) |