← Galatians (4/6) → |
1. | Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio; |
2. | sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro. |
3. | Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; |
4. | sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan, |
5. | por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton. |
6. | Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! |
7. | Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio. |
8. | Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; |
9. | sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? |
10. | Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. |
11. | Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi. |
12. | Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; |
13. | sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; |
14. | kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon. |
15. | Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi. |
16. | Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko? |
17. | Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin. |
18. | Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi. |
19. | Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi, |
20. | mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi. |
21. | Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon? |
22. | Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. |
23. | Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso. |
24. | Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. |
25. | Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. |
26. | Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia. |
27. | Estas ja skribite: Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon. |
28. | Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. |
29. | Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe. |
30. | Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. |
31. | Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino. |
← Galatians (4/6) → |