Galatians (1/6) → |
1. | Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj), |
2. | kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo: |
3. | Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, |
4. | kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; |
5. | al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. |
6. | Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; |
7. | kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. |
8. | Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. |
9. | Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. |
10. | Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo. |
11. | Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. |
12. | Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo. |
13. | Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis; |
14. | kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. |
15. | Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, |
16. | por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, |
17. | kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko. |
18. | Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. |
19. | Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. |
20. | Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas. |
21. | Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. |
22. | Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; |
23. | sed ili nur aŭdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; |
24. | kaj ili gloris Dion en mi. |
Galatians (1/6) → |