← Ezekiel (35/48) → |
1. | Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: |
2. | Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la monto Seir, kaj profetu pri ĝi; |
3. | kaj diru al ĝi:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraŭ vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj faros vin absoluta dezerto. |
4. | Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertiĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. |
5. | Ĉar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfeliĉo, kiam iliaj malbonagoj finiĝis: |
6. | tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga venĝo vin persekutos; ĉar vi ne malamis sangon, tial sanga venĝo vin persekutos. |
7. | Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton. |
8. | Mi plenigos ĝiajn altaĵojn de mortigitoj:sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en ĉiuj viaj terfendoj kuŝos falintoj, mortigitaj de glavo. |
9. | Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos loĝataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. |
10. | Pro tio, ke vi diris:Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo: |
11. | tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraŭ ili; kaj oni ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin. |
12. | Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante:Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin. |
13. | Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis. |
14. | Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiam la tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto. |
15. | Kiel vi ĝojis pri la heredaĵo de la domo de Izrael, kiam ĝi dezertiĝis, tiel Mi agos kun vi:vi fariĝos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo. |
← Ezekiel (35/48) → |