← Ezekiel (2/48) → |
1. | Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, stariĝu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi. |
2. | Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi aŭskultis Tiun, kiu parolis al mi. |
3. | Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min ĝis la nuna tago. |
4. | La filoj havas malmolan vizaĝon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo. |
5. | Ĉu ili aŭskultos, ĉu ili ne aŭskultos (ĉar ili estas domo malobeema), ili almenaŭ sciu, ke profeto estis inter ili. |
6. | Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi loĝas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaŭ ilia vizaĝo, ĉar ili estas domo malobeema. |
7. | Kaj diru al ili Miajn vortojn, ĉu ili aŭskultos aŭ ĉu ili ne aŭskultos, ĉar ili estas malobeemaj. |
8. | Kaj vi, ho filo de homo, aŭskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian buŝon, kaj manĝu tion, kion Mi donos al vi. |
9. | Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo. |
10. | Kaj Li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur ĝi estis skribitaj lamentoj, ĝemoj, kaj veoj. |
← Ezekiel (2/48) → |