| ← Ezekiel (19/48) → |
| 1. | Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael; |
| 2. | kaj diru:Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn? |
| 3. | Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn. |
| 4. | Kaj aŭdis pri ĝi popoloj; ĝi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis ĝin en ĉenoj en la landon Egiptan. |
| 5. | Kiam ŝi vidis, ke ŝia espero malaperis, ŝi prenis alian el siaj idoj kaj faris ĝin leonido. |
| 6. | Irante meze de leonoj, ĝi fariĝis leonido, lernis disŝiri kaptaĵon, manĝis homojn. |
| 7. | Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado. |
| 8. | Tiam kolektiĝis kontraŭ ĝi la popoloj el la ĉirkaŭaj landoj kaj ĵetis sur ĝin sian reton, kaj ĝi kaptiĝis en ilian kavon. |
| 9. | Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael. |
| 10. | Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo. |
| 11. | Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj. |
| 12. | Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis. |
| 13. | Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan. |
| 14. | Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto. |
| ← Ezekiel (19/48) → |