← Exodus (5/40) → |
1. | Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto. |
2. | Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri. |
3. | Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo. |
4. | Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? iru al viaj laboroj. |
5. | Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj! |
6. | Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj kontrolistoj, dirante: |
7. | Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon. |
8. | Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio. |
9. | Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn. |
10. | Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon; |
11. | iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata. |
12. | Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo. |
13. | Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon. |
14. | Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun? |
15. | La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj? |
16. | Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas. |
17. | Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo. |
18. | Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru. |
19. | Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, ĉar estas dirite:Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj brikoj. |
20. | Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ ili, kiam ili eliris de Faraono. |
21. | Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin. |
22. | Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min? |
23. | De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon. |
← Exodus (5/40) → |