| ← Exodus (37/40) → |
| 1. | Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. |
| 2. | Kaj li tegis ĝin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. |
| 3. | Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko. |
| 4. | Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. |
| 5. | Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston. |
| 6. | Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo. |
| 7. | Kaj li faris du kerubojn el oro; per forĝa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato: |
| 8. | unu kerubon ĉe unu flanko kaj la duan kerubon ĉe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. |
| 9. | Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estis unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizaĝoj de la keruboj. |
| 10. | Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. |
| 11. | Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. |
| 12. | Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo. |
| 13. | Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj. |
| 14. | Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. |
| 15. | Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon. |
| 16. | Kaj ankaŭ la vazojn por la tablo, ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kruĉojn kaj la kalikojn, per kiuj oni verŝas, li faris el pura oro. |
| 17. | Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi. |
| 18. | Kaj ses branĉoj elstaris el ĝiaj flankoj:tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la dua flanko; |
| 19. | tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua branĉo; tiel estis sur la ses branĉoj, kiuj elstaris el la kandelabro. |
| 20. | Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj. |
| 21. | Kaj kapeto estis sub unu paro da branĉoj, kaj kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel estis ĉe la ses branĉoj, kiuj elstaris el ĝi. |
| 22. | La kapetoj kaj branĉoj elstaris el ĝi; ĉio estis unu forĝita tutaĵo el pura oro. |
| 23. | Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro. |
| 24. | El kikaro da pura oro li faris ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn. |
| 25. | Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; du ulnoj estis ĝia alto; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj. |
| 26. | Kaj li tegis ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn muretojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. |
| 27. | Kaj du orajn ringojn li faris al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu ĝin. |
| 28. | Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. |
| 29. | Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto. |
| ← Exodus (37/40) → |