← Exodus (24/40) → |
1. | Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. |
2. | Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li. |
3. | Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris:Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros. |
4. | Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael. |
5. | Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn. |
6. | Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis en pelvojn, kaj duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron. |
7. | Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris:Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. |
8. | Kaj Moseo prenis la sangon kaj ŝprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj vortoj. |
9. | Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. |
10. | Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. |
11. | Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis. |
12. | Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin. |
13. | Kaj leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio. |
14. | Kaj al la ĉefoj li diris:Restu ĉi tie, ĝis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili. |
15. | Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton. |
16. | Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo. |
17. | Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj. |
18. | Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj. |
← Exodus (24/40) → |