| ← Ephesians (6/6) |
| 1. | Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, ĉar tio decas. |
| 2. | Respektu vian patron kaj vian patrinon (ĝi estas la unua ordono kun promeso), |
| 3. | por ke estu al vi bone kaj por ke longe daŭru via vivo sur la tero. |
| 4. | Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro. |
| 5. | Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laŭ la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo; |
| 6. | ne laŭ okulservo, kiel homplaĉantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio; |
| 7. | kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj; |
| 8. | sciante, ke, kian ajn bonon faras ĉiu, ĉu sklavo aŭ liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro. |
| 9. | Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la ĉielo, kaj ne ekzistas ĉe li personfavorado. |
| 10. | Cetere, fortiĝu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. |
| 11. | Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo. |
| 12. | Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. |
| 13. | Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte ĉion, stari. |
| 14. | Staru do, ĉirkaŭzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, |
| 15. | kaj enŝuiginte la piedojn per la pretiĝo de la evangelio de paco; |
| 16. | super ĉio tenante la ŝildon de fido, per kiu vi povos estingi ĉiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. |
| 17. | Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio; |
| 18. | per ĉia preĝado kaj petegado en ĉiu tempo preĝante en la Spirito, kaj viglante por tio en ĉia persisteco kaj petego por ĉiuj sanktuloj, |
| 19. | kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia buŝo, por ke mi sciigu kuraĝe la misteron de la evangelio, |
| 20. | pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuraĝe en ĝi, kiel mi devus paroli. |
| 21. | Plue, por ke vi sciiĝu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro, |
| 22. | kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn. |
| 23. | Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. |
| 24. | Graco estu kun ĉiuj, kiuj sendekliniĝe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo. |
| ← Ephesians (6/6) |