| Ecclesiastes (1/12) → |
| 1. | Vortoj de la Predikanto, filo de David, reĝo en Jerusalem. |
| 2. | Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto; vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. |
| 3. | Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? |
| 4. | Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. |
| 5. | Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. |
| 6. | Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. |
| 7. | Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. |
| 8. | Ĉiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. |
| 9. | Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno. |
| 10. | Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, ĉi tio estas nova; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. |
| 11. | Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste. |
| 12. | Mi, Predikanto, estis reĝo super Izrael en Jerusalem. |
| 13. | Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo:ĉi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. |
| 14. | Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno; kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj. |
| 15. | Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli. |
| 16. | Mi meditis kun mia koro tiele:Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio. |
| 17. | Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo. |
| 18. | Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn. |
| Ecclesiastes (1/12) → |