← Colossians (3/4) → |
1. | Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. |
2. | Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. |
3. | Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. |
4. | Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro. |
5. | Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto; |
6. | pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; |
7. | en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili. |
8. | Sed nun formetu ankaŭ la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo; |
9. | ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, |
10. | kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis; |
11. | kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio. |
12. | Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; |
13. | reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; |
14. | kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco. |
15. | Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. |
16. | La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. |
17. | Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li. |
18. | Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro. |
19. | Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili. |
20. | Infanoj, obeu viajn gepatrojn en ĉio, ĉar tio plaĉas al la Sinjoro. |
21. | Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuraĝiĝu. |
22. | Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron; |
23. | kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj, |
24. | sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo; ĉar vi servas la Sinjoron Kristo. |
25. | Sed ĉiu maljuste faranta ricevos returne laŭ sia maljustaĵo, kaj ne ekzistas personfavorado. |
← Colossians (3/4) → |