Amos (7/9)  

1. Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo.
2. Kiam ili finis la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
3. Tiam la Eternulo bedaŭris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.
4. Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
5. Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
6. La Eternulo bedaŭris ankaŭ tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
7. Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
8. Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin;
9. kaj dezertiĝos la altaĵoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraŭ la domon de Jerobeam.
10. Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, reĝo de Izrael, por diri:Amos faras kontraŭ vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri ĉiujn liajn vortojn;
11. ĉar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
12. Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;
13. sed en Bet-El ne plu profetu, ĉar ĝi estas sanktejo de la reĝo kaj domo de la regno.
14. Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur paŝtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
15. sed la Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
16. Kaj nun aŭskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;
17. tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malĉastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la ŝnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

  Amos (7/9)