| ← Acts (8/28) → |
| 1. | Kaj Saŭlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komenciĝis granda persekutado kontraŭ la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ĉiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro. |
| 2. | Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron. |
| 3. | Sed Saŭlo atakis la eklezion, enirante en ĉiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon. |
| 4. | Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. |
| 5. | Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. |
| 6. | Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin aŭdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. |
| 7. | Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis. |
| 8. | Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo. |
| 9. | Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; |
| 10. | al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante:Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio. |
| 11. | Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj. |
| 12. | Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj. |
| 13. | Kaj Simon mem ankaŭ kredis; kaj kiam li baptiĝis, li forte aliĝis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuziĝis. |
| 14. | Kaj la apostoloj en Jerusalem, aŭdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; |
| 15. | kiuj, alveninte, preĝis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, |
| 16. | ĉar ankoraŭ sur neniun el ili li falis; ili nur baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. |
| 17. | Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. |
| 18. | Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, |
| 19. | kaj diris:Donu ankaŭ al mi ĉi tiun rajton, por ke ĉiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. |
| 20. | Sed Petro diris al li:Via arĝentaĵo iru kun vi en pereon, ĉar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. |
| 21. | Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, ĉar via koro ne estas rekta antaŭ Dio. |
| 22. | Pentu do pri tiu via malboneco, kaj preĝu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi. |
| 23. | Ĉar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco kaj en la kateno de maljusteco. |
| 24. | Kaj Simon responde diris:Preĝu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis. |
| 25. | Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilaĝoj de la Samarianoj. |
| 26. | Sed anĝelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:Leviĝu, kaj iru suden ĝis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. |
| 27. | Kaj li leviĝis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, eŭnuko, potenculo sub Kandake, reĝino de la Etiopoj, kaj kiu estis super ŝia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorkliniĝi; |
| 28. | tiu vojaĝis returne, kaj, sidante en sia ĉaro, legis la profeton Jesaja. |
| 29. | Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aliĝu al tiu ĉaro. |
| 30. | Kaj Filipo alkuris, kaj aŭdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:Ĉu vi komprenas tion, kion vi legas? |
| 31. | Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidiĝu kun li. |
| 32. | La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel ŝafo al la buĉo; Kaj kiel ŝafido muta antaŭ sia tondanto, Li ne malfermis sian buŝon; |
| 33. | En lia humiliĝo lia juĝo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? Ĉar lia vivo estas prenita for de la tero. |
| 34. | Kaj la eŭnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto ĉi tion? ĉu pri si, aŭ pri iu alia? |
| 35. | Kaj Filipo malfermis sian buŝon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. |
| 36. | Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la eŭnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptiĝi? |
| 37. | Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. |
| 38. | Kaj li ordonis, ke la ĉaro haltu, kaj ili ambaŭ malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la eŭnuko; kaj li baptis lin. |
| 39. | Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la eŭnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, ĝojante. |
| 40. | Sed Filipo troviĝis en Aŝdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en ĉiuj urboj, ĝis li alvenis en Cezarean. |
| ← Acts (8/28) → |