Acts (23/28)  

1. Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago.
2. Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian buŝon.
3. Tiam diris Paŭlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo ordonas, ke oni min frapu?
4. Kaj la apudstarantoj diris:Ĉu vi insultas la ĉefpastron de Dio?
5. Kaj Paŭlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.
6. Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata.
7. Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis.
8. Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ.
9. Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aŭ anĝelo?
10. Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.
11. Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo.
12. Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos Paŭlon.
13. Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj.
14. Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris:Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon.
15. Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin.
16. Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis Paŭlon.
17. Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri al li.
18. Li do prenis lin kaj kondukis lin al la ĉefkapitano, kaj diris:La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
19. Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
20. Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
21. Sed ne konsentu al ili, ĉar embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.
22. Tiam la ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio.
23. Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris:Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru ĝis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte;
24. kaj provizu bestojn, por sidigi Paŭlon kaj konduki lin sendanĝere al Felikso, la provincestro.
25. Kaj li skribis leteron laŭ jena formo:
26. Klaŭdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton.
27. Ĉi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciiĝinte, ke li estas Romano.
28. Kaj dezirante scii la kaŭzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion;
29. kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia leĝo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aŭ katenojn.
30. Kaj ĉar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraŭ la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaŭ, ke liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi.
31. Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris.
32. Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikaĵo;
33. sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin.
34. Kaj kiam li ĝin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el Kilikio,
35. li diris:Mi aŭskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaŭ ĉeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.

  Acts (23/28)