| ← Acts (11/28) → |
| 1. | Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio. |
| 2. | Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, |
| 3. | dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili. |
| 4. | Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: |
| 5. | Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi; |
| 6. | kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo. |
| 7. | Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi:Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. |
| 8. | Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon. |
| 9. | Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. |
| 10. | Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon. |
| 11. | Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. |
| 12. | Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; |
| 13. | kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, |
| 14. | kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos. |
| 15. | Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. |
| 16. | Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. |
| 17. | Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio? |
| 18. | Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo. |
| 19. | Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj. |
| 20. | Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo. |
| 21. | Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro. |
| 22. | Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia; |
| 23. | li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro; |
| 24. | ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro. |
| 25. | Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon; |
| 26. | kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj. |
| 27. | Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia. |
| 28. | Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio. |
| 29. | Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo; |
| 30. | tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo. |
| ← Acts (11/28) → |