| 3John (1/1) |
| 1. | La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero. |
| 2. | Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo. |
| 3. | Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero. |
| 4. | Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero. |
| 5. | Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj, |
| 6. | kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio, |
| 7. | ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj. |
| 8. | Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero. |
| 9. | Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas. |
| 10. | Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas. |
| 11. | Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion. |
| 12. | Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera. |
| 13. | Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano; |
| 14. | sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn. |
| 3John (1/1) |