← 2Timothy (4/4) |
1. | Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno; |
2. | prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado. |
3. | Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj; |
4. | kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj. |
5. | Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon. |
6. | Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. |
7. | Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; |
8. | de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon. |
9. | Klopodu veni baldaŭ al mi; |
10. | ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. |
11. | Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado. |
12. | Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso. |
13. | La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn. |
14. | Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj; |
15. | kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj. |
16. | Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili. |
17. | Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono. |
18. | La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. |
19. | Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo. |
20. | Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto. |
21. | Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj. |
22. | La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi. |
← 2Timothy (4/4) |