| ← 2Timothy (2/4) → |
| 1. | Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. |
| 2. | Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn. |
| 3. | Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. |
| 4. | Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto. |
| 5. | Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris. |
| 6. | La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. |
| 7. | Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio. |
| 8. | Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio; |
| 9. | en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. |
| 10. | Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. |
| 11. | Fidinda estas la diro:Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; |
| 12. | se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos; |
| 13. | se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem. |
| 14. | Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj. |
| 15. | Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. |
| 16. | Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco, |
| 17. | kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, |
| 18. | kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. |
| 19. | Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro. |
| 20. | Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. |
| 21. | Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro. |
| 22. | Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. |
| 23. | Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. |
| 24. | Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, |
| 25. | en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, |
| 26. | kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon. |
| ← 2Timothy (2/4) → |