2Kings (13/25)  

1. En la dudek-tria jaro de Joaŝ, filo de Aĥazja, reĝo de Judujo, Jehoaĥaz, filo de Jehu, fariĝis reĝo super Izrael en Samario por la daŭro de dek sep jaroj.
2. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
3. Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, por la tuta tempo.
4. Sed Jehoaĥaz ekpreĝis al la Eternulo, kaj la Eternulo aŭskultis lin, ĉar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la reĝo de Sirio.
5. (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj loĝis en siaj tendoj kiel antaŭe.
6. Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaŭ la sankta stango restis en Samario.)
7. Al Jehoaĥaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek ĉaroj kaj dek mil piedirantoj; ĉar la reĝo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
8. La cetera historio de Jehoaĥaz, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
9. Kaj Jehoaĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joaŝ.
10. En la tridek-sepa jaro de Joaŝ, reĝo de Judujo, Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, por la daŭro de dek ses jaroj.
11. Li agadis malbone antaŭ la Eternulo; li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
12. La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
13. Kaj Joaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joaŝon en Samario kun la reĝoj de Izrael.
14. Eliŝa malsaniĝis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris:Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
15. Kaj Eliŝa diris al li:Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn.
16. Kaj li diris al la reĝo de Izrael:Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Eliŝa metis siajn manojn sur la manojn de la reĝo,
17. kaj diris:Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Eliŝa diris:Pafu. Li pafis. Kaj li diris:Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraŭ Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, ĝis vi ilin tute pereigos.
18. Kaj li diris:Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la reĝo de Izrael:Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.
19. Tiam ekkoleris kontraŭ li la homo de Dio, kaj diris:Vi devis frapi kvin aŭ ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn ĝis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.
20. Eliŝa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
21. Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni ĵetis la homon en la tombon de Eliŝa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntuŝiĝis kun la ostoj de Eliŝa, li reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj.
22. Ĥazael, reĝo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoaĥaz.
23. Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.
24. Ĥazael, reĝo de Sirio, mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ben-Hadad.
25. Kaj Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoaĥaz. Tri fojojn Joaŝ venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.

  2Kings (13/25)