| ← 1Thessalonians (5/5) |
| 1. | Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi. |
| 2. | Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto. |
| 3. | Dum oni diras:Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos. |
| 4. | Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; |
| 5. | ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo; |
| 6. | tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. |
| 7. | Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto. |
| 8. | Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. |
| 9. | Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, |
| 10. | kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos. |
| 11. | Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas. |
| 12. | Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, |
| 13. | kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. |
| 14. | Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. |
| 15. | Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. |
| 16. | Ĝoju ĉiam; |
| 17. | preĝu senĉese; |
| 18. | pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. |
| 19. | Ne estingu la Spiriton; |
| 20. | ne malestimu profetaĵojn; |
| 21. | elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona; |
| 22. | detenu vin de ĉia formo de malbono. |
| 23. | Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. |
| 24. | Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros. |
| 25. | Fratoj, preĝu por ni. |
| 26. | Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso. |
| 27. | Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro. |
| 28. | La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. |
| ← 1Thessalonians (5/5) |