← 1Peter (4/5) → |
1. | Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj; |
2. | por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laŭ la voluptoj de homoj, sed laŭ la volo de Dio. |
3. | Ĉar la tempo pasinta sufiĉas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en diboĉoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj; |
4. | en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de diboĉado, kaj ili kalumnias vin; |
5. | ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. |
6. | Ĉar por tio ankaŭ la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe juĝitaj laŭ homoj, sed spirite vivu laŭ Dio. |
7. | Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj; |
8. | antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj; |
9. | estu gastamaj unu al alia sen murmurado; |
10. | laŭmezure, kiel ĉiu ricevis donacon, tiel ĝin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio; |
11. | se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. |
12. | Amataj, ne surpriziĝu pri la fajrego ĉe vi okazanta por provi vin, kvazaŭ io stranga okazus ĉe vi; |
13. | sed laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju; por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege. |
14. | Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas; ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi. |
15. | Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aŭ ŝtelisto, aŭ malbonfarinto, aŭ kiel sintrudanto en malpropraj aferoj; |
16. | sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo. |
17. | Ĉar jam venis la tempo por la komenco de la juĝo ĉe la domo de Dio; kaj se ĝi komenciĝas ĉe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio? |
18. | Kaj se justulo apenaŭ saviĝas, kie aperos malpiulo kaj pekulo? |
19. | Tial ankaŭ tiuj, kiuj suferas laŭ la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto. |
← 1Peter (4/5) → |