1Kings (4/22)  

1. Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael.
2. Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li:Azarja, filo de Cadok, pastro;
3. Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto;
4. kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;
5. kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo;
6. kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.
7. Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn.
8. Kaj jen estas iliaj nomoj:Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim;
9. Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan;
10. Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer;
11. Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;
12. Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet- Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel- Meĥola, ĝis trans Jokmeam;
13. Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;
14. Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim;
15. Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;
16. Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot;
17. Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar;
18. Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;
19. Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.
20. Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.
21. Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
22. La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis:tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno,
23. dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
24. Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.
25. Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.
26. Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
27. Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante.
28. Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.
29. Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro.
30. Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo.
31. Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.
32. Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
33. Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj.
34. Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.

  1Kings (4/22)