← 1Kings (17/22) → |
1. | Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros. |
2. | Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante: |
3. | Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. |
4. | El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru. |
5. | Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. |
6. | Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis. |
7. | Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando. |
8. | Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante: |
9. | Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon. |
10. | Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku. |
11. | Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. |
12. | Sed ŝi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos. |
13. | Kaj Elija diris al ŝi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. |
14. | Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. |
15. | Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo. |
16. | La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija. |
17. | Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri. |
18. | Tiam ŝi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon! |
19. | Kaj li diris al ŝi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton. |
20. | Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon, mortigante ŝian filon? |
21. | Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon. |
22. | Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis. |
23. | Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas. |
24. | Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via buŝo estas vera. |
← 1Kings (17/22) → |