← 1John (4/5) → |
1. | Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. |
2. | Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio:ĉiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; |
3. | kaj ĉiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj ĉi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi aŭdis, ke ĝi venas; kaj nun ĝi jam estas en la mondo. |
4. | Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; ĉar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo. |
5. | Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas. |
6. | Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro. |
7. | Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. |
8. | Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo. |
9. | Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. |
10. | Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. |
11. | Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian. |
12. | Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni; |
13. | jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:ĉar el Sia Spirito Li donis al ni. |
14. | Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. |
15. | En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio. |
16. | Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. |
17. | Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni:ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo. |
18. | Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo. |
19. | Ni amas, ĉar Li unue nin amis. |
20. | Se iu diras:Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. |
21. | Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton. |
← 1John (4/5) → |