| ← 1Corinthians (9/16) → |
| 1. | Ĉu mi ne estas libera? ĉu mi ne estas apostolo? ĉu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? ĉu vi ne estas mia laboraĵo en la Sinjoro? |
| 2. | Se ĉe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaŭ mi estas ĉe vi; ĉar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro. |
| 3. | Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena: |
| 4. | Ĉu ni ne rajtas manĝi kaj trinki? |
| 5. | Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas? |
| 6. | Aŭ mi sola kaj Barnabas, ĉu ni ne rajtas ĉesi labori? |
| 7. | Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? aŭ kiu paŝtas ŝafaron, kaj ne manĝas el la lakto de la ŝafaro? |
| 8. | Ĉu mi parolas tion kiel homo? ĉu ne diras la leĝo tion saman? |
| 9. | Ĉar estas skribite en la leĝo de Moseo:Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Ĉu pri la bovoj Dio zorgas? |
| 10. | aŭ ĉu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni ĝi estas skribita; ĉar pluganto devas plugi kun espero, kaj draŝanto devas draŝi kun espero al partopreno. |
| 11. | Se ni semis al vi spiritajn aferojn, ĉu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn? |
| 12. | Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. |
| 13. | Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? |
| 14. | Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio. |
| 15. | Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon. |
| 16. | Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! |
| 17. | Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. |
| 18. | Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio. |
| 19. | Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. |
| 20. | Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo; |
| 21. | al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo. |
| 22. | Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. |
| 23. | Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu. |
| 24. | Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. |
| 25. | Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. |
| 26. | Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron; |
| 27. | sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata. |
| ← 1Corinthians (9/16) → |