| ← 1Corinthians (8/16) → | 
| 1. | Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj:Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas. | 
| 2. | Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii; | 
| 3. | sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li. | 
| 4. | Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu. | 
| 5. | Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, | 
| 6. | tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li. | 
| 7. | Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas. | 
| 8. | Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas. | 
| 9. | Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj. | 
| 10. | Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn? | 
| 11. | Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. | 
| 12. | Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo. | 
| 13. | Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton. | 
| ← 1Corinthians (8/16) → |