| ← 1Corinthians (16/16) |
| 1. | Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru. |
| 2. | La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. |
| 3. | Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem; |
| 4. | kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi. |
| 5. | Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos; |
| 6. | sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos. |
| 7. | Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos. |
| 8. | Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto; |
| 9. | ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj. |
| 10. | Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ; |
| 11. | neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj. |
| 12. | Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon. |
| 13. | Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu. |
| 14. | Ĉio via estu farata en amo. |
| 15. | Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj), |
| 16. | ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto. |
| 17. | Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis. |
| 18. | Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn. |
| 19. | La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo. |
| 20. | Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso. |
| 21. | La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano. |
| 22. | Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. |
| 23. | La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. |
| 24. | Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen. |
| ← 1Corinthians (16/16) |