| ← 1Corinthians (13/16) → |
| 1. | Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. |
| 2. | Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. |
| 3. | Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. |
| 4. | Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, |
| 5. | ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, |
| 6. | ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; |
| 7. | ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. |
| 8. | Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. |
| 9. | Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; |
| 10. | sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. |
| 11. | Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. |
| 12. | Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. |
| 13. | Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo. |
| ← 1Corinthians (13/16) → |