| ← 1Corinthians (12/16) → |
| 1. | Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. |
| 2. | Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. |
| 3. | Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito. |
| 4. | Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. |
| 5. | Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. |
| 6. | Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. |
| 7. | Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. |
| 8. | Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; |
| 9. | al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; |
| 10. | kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; |
| 11. | sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas. |
| 12. | Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. |
| 13. | Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. |
| 14. | Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. |
| 15. | Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. |
| 16. | Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. |
| 17. | Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? |
| 18. | Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. |
| 19. | Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? |
| 20. | Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. |
| 21. | Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas. |
| 22. | Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; |
| 23. | kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; |
| 24. | sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, |
| 25. | por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. |
| 26. | Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. |
| 27. | Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. |
| 28. | Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. |
| 29. | Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? |
| 30. | ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? |
| 31. | Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi. |
| ← 1Corinthians (12/16) → |