| ← 1Corinthians (10/16) → |
| 1. | Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron; |
| 2. | kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro; |
| 3. | kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon; |
| 4. | kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. |
| 5. | Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto. |
| 6. | Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis. |
| 7. | Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi. |
| 8. | Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. |
| 9. | Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. |
| 10. | Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. |
| 11. | Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. |
| 12. | Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. |
| 13. | Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti. |
| 14. | Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. |
| 15. | Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. |
| 16. | Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? |
| 17. | pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. |
| 18. | Rigardu Izraelon laŭ la karno:ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? |
| 19. | Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? |
| 20. | Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. |
| 21. | Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj. |
| 22. | Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li? |
| 23. | Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas. |
| 24. | Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo. |
| 25. | Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco; |
| 26. | ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. |
| 27. | Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco. |
| 28. | Sed se iu diras al vi:Ĉi tio estas oferitaĵo-ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: |
| 29. | konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco? |
| 30. | Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon? |
| 31. | Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio. |
| 32. | Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio; |
| 33. | tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu. |
| ← 1Corinthians (10/16) → |