| ← 1Chronicles (8/29) → |
| 1. | De Benjamen naskiĝis:Bela, lia unuenaskito, Aŝbel, la dua, Aĥraĥ, la tria; |
| 2. | Noĥa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina. |
| 3. | La filoj de Bela estis:Adar, Gera, Abihud, |
| 4. | Abiŝua, Naaman, Aĥoaĥ, |
| 5. | Gera, Ŝefufan, kaj Ĥuram. |
| 6. | Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis ĉefoj de patrodomoj, kiuj loĝis en Geba kaj elmigris en Manaĥaton: |
| 7. | Naaman, Aĥija, Gera; ĉi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Aĥiĥudon. |
| 8. | Ŝaĥaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn Ĥuŝim kaj Baara. |
| 9. | Li naskigis de sia edzino Ĥodeŝ:Jobabon, Cibjan, Meŝan, Malkamon, |
| 10. | Jeucon, Ŝoĥjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, ĉefoj de patrodomoj. |
| 11. | De Ĥuŝim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon. |
| 12. | La filoj de Elpaal:Eber, Miŝeam, kaj Ŝemer; ĉi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj ĝiajn filinurbojn; |
| 13. | kaj Beria, kaj Ŝema. Ili estis la ĉefoj de patrodomoj de la loĝantoj de Ajalon; ili elpelis la loĝantojn de Gat. |
| 14. | Aĥjo, Ŝaŝak, Jeremot, |
| 15. | Zebadja, Arad, Eder, |
| 16. | Miĥael, Jiŝpa, kaj Joĥa estis la filoj de Beria. |
| 17. | Zebadja, Meŝulam, Ĥizki, Ĥeber, |
| 18. | Jiŝmeraj, Jizlia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal. |
| 19. | Jakim, Ziĥri, Zabdi, |
| 20. | Elienaj, Ciltaj, Eliel, |
| 21. | Adaja, Beraja, kaj Ŝimrat estis la filoj de Ŝimei. |
| 22. | Jiŝpan, Eber, Eliel, |
| 23. | Abdon, Ziĥri, Ĥanan, |
| 24. | Ĥananja, Elam, Antotija, |
| 25. | Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de Ŝaŝak. |
| 26. | Ŝamŝeraj, Ŝeĥarja, Atalja, |
| 27. | Jaareŝja, Elija, kaj Ziĥri estis la filoj de Jeroĥam. |
| 28. | Tio estis la ĉefoj de patrodomoj, ĉefoj laŭ siaj generacioj; ili loĝis en Jerusalem. |
| 29. | En Gibeon loĝis:la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maaĥa- |
| 30. | kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kiŝ, Baal, Nadab, |
| 31. | Gedor, Aĥjo, kaj Zeĥer. |
| 32. | Miklot naskigis Ŝiman. Ankaŭ ili apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj. |
| 33. | Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon. |
| 34. | La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan. |
| 35. | La filoj de Miĥa estis Piton, Meleĥ, Taarea, kaj Aĥaz. |
| 36. | Aĥaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan. |
| 37. | Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel. |
| 38. | Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Acel. |
| 39. | La filoj de lia frato Eŝek:lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeuŝ, kaj la tria estis Elifelet. |
| 40. | La filoj de Ulam estis kuraĝaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:cent kvindek. Ĉiuj ĉi tiuj estis el la Benjamenidoj. |
| ← 1Chronicles (8/29) → |