| ← 1Chronicles (6/29) → |
| 1. | La filoj de Levi:Gerŝon, Kehat, kaj Merari. |
| 2. | La filoj de Kehat:Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. |
| 3. | La infanoj de Amram:Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. |
| 4. | Eleazar naskigis Pineĥason, Pineĥas naskigis Abiŝuan, |
| 5. | Abiŝua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin, |
| 6. | Uzi naskigis Zeraĥjan, Zeraĥja naskigis Merajoton, |
| 7. | Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon, |
| 8. | Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Aĥimaacon, |
| 9. | Aĥimaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Joĥananon, |
| 10. | Joĥanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem), |
| 11. | Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon, |
| 12. | Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ŝalumon, |
| 13. | Ŝalum naskigis Ĥilkijan, Ĥilkija naskigis Azarjan, |
| 14. | Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon. |
| 15. | Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar. |
| 16. | La filoj de Levi:Gerŝon, Kehat, kaj Merari. |
| 17. | Jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon:Libni kaj Ŝimei. |
| 18. | La filoj de Kehat:Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. |
| 19. | La filoj de Merari:Maĥli kaj Muŝi. Kaj jen estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj: |
| 20. | la idoj de Gerŝon:Libni; lia filo:Jaĥat; lia filo:Zima; |
| 21. | lia filo:Joaĥ; lia filo:Ido; lia filo:Zeraĥ; lia filo:Jeatraj. |
| 22. | La idoj de Kehat:lia filo:Aminadab; lia filo:Koraĥ; lia filo:Asir; |
| 23. | lia filo:Elkana; lia filo:Ebjasaf; lia filo:Asir; |
| 24. | lia filo:Taĥat; lia filo:Uriel; lia filo:Uzija; lia filo:Ŝaul. |
| 25. | La filoj de Elkana:Amasaj kaj Aĥimot. |
| 26. | Elkana:la idoj de Elkana:lia filo:Cofaj; lia filo:Naĥat; |
| 27. | lia filo:Eliab; lia filo:Jeroĥam; lia filo:Elkana. |
| 28. | La filoj de Samuel:la unuenaskito Vaŝni, kaj Abija. |
| 29. | La idoj de Merari:Maĥli; lia filo:Libni; lia filo:Ŝimei; lia filo:Uza; |
| 30. | lia filo:Ŝimea; lia filo:Ĥagija; lia filo:Asaja. |
| 31. | Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon; |
| 32. | ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo; |
| 33. | jen estas tiuj, kiuj stariĝadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel, |
| 34. | filo de Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Eliel, filo de Toaĥ, |
| 35. | filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Maĥat, filo de Amasaj, |
| 36. | filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja, |
| 37. | filo de Taĥat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, |
| 38. | filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael. |
| 39. | Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Bereĥja, filo de Ŝimea, |
| 40. | filo de Miĥael, filo de Baaseja, filo de Malkija, |
| 41. | filo de Etni, filo de Zeraĥ, filo de Adaja, |
| 42. | filo de Etan, filo de Zima, filo de Ŝimei, |
| 43. | filo de Jaĥat, filo de Gerŝon, filo de Levi. |
| 44. | La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre:Etan, filo de Kiŝi, filo de Abdi, filo de Maluĥ, |
| 45. | filo de Ĥaŝabja, filo de Amacja, filo de Ĥilkija, |
| 46. | filo de Amci, filo de Bani, filo de Ŝemer, |
| 47. | filo de Maĥli, filo de Muŝi, filo de Merari, filo de Levi. |
| 48. | Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por ĉiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio. |
| 49. | Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por ĉiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al ĉio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio. |
| 50. | Kaj jen estas la idoj de Aaron:lia filo:Eleazar; lia filo:Pineĥas; lia filo:Abiŝua; |
| 51. | lia filo:Buki; lia filo:Uzi; lia filo:Zeraĥja; |
| 52. | lia filo:Merajot; lia filo:Amarja; lia filo:Aĥitub; |
| 53. | lia filo:Cadok; lia filo:Aĥimaac. |
| 54. | Kaj jen estas iliaj loĝlokoj, laŭ iliaj vilaĝoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, ĉar al ili destinis la loto, |
| 55. | oni donis Ĥebronon, en la lando de Jehuda, kaj ĝiajn antaŭurbojn ĉirkaŭ ĝi; |
| 56. | sed la kampon de tiu urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune. |
| 57. | Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifuĝo:Ĥebronon, Libnan kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jatiron, Eŝtemoan kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 58. | Ĥilenon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Debiron kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 59. | Aŝanon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ŝemeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn; |
| 60. | kaj de la tribo de Benjamen:Geban kaj ĝiajn antaŭurbojn, Alemeton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anatoton kaj ĝiajn antaŭurbojn. La nombro de ĉiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj. |
| 61. | Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase laŭlote dek urbojn. |
| 62. | Al la idoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Isaĥar, de la tribo Aŝer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Baŝan dek tri urbojn. |
| 63. | Al la idoj de Merari laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun laŭlote dek du urbojn. |
| 64. | Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antaŭurbojn. |
| 65. | Ili donis laŭlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laŭ la nomoj. |
| 66. | Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim. |
| 67. | Kaj oni donis al ili la urbojn de rifuĝo:Ŝeĥemon kaj ĝiajn antaŭurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 68. | Jokmeamon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ĥoronon kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 69. | Ajalonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Gat-Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn; |
| 70. | kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bileamon kaj ĝiajn antaŭurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj. |
| 71. | Al la idoj de Gerŝon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Baŝan kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Aŝtaroton kaj ĝiajn antaŭurbojn; |
| 72. | de la tribo Isaĥar:Kedeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Dabraton kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 73. | Ramoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anemon kaj ĝiajn antaŭurbojn; |
| 74. | de la tribo Aŝer:Maŝalon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Abdonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 75. | Ĥukokon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Reĥobon kaj ĝiajn antaŭurbojn; |
| 76. | de la tribo Naftali:Kedeŝon en Galileo kaj ĝiajn antaŭurbojn, Ĥamonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Kirjataimon kaj ĝiajn antaŭurbojn. |
| 77. | Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Taboron kaj ĝiajn antaŭurbojn; |
| 78. | kaj transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jahacon kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 79. | Kedemoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Mefaaton kaj ĝiajn antaŭurbojn; |
| 80. | kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj ĝiajn antaŭurbojn, Maĥanaimon kaj ĝiajn antaŭurbojn, |
| 81. | Ĥeŝbonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Jazeron kaj ĝiajn antaŭurbojn. |
| ← 1Chronicles (6/29) → |