1Chronicles (3/29)  

1. Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;
2. la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit;
3. la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;
4. ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem.
5. Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel;
6. Jibĥar, Eliŝama, Elifelet,
7. Noga, Nefeg, Jafia,
8. Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ.
9. Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.
10. La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu:Asa; la filo de ĉi tiu:Jehoŝafat;
11. la filo de ĉi tiu:Joram; la filo de ĉi tiu:Aĥazja; la filo de ĉi tiu:Joaŝ;
12. la filo de ĉi tiu:Amacja; la filo de ĉi tiu:Azarja; la filo de ĉi tiu:Jotam;
13. la filo de ĉi tiu:Aĥaz; la filo de ĉi tiu:Ĥizkija; la filo de ĉi tiu:Manase;
14. la filo de ĉi tiu:Amon; la filo de ĉi tiu:Joŝija.
15. La filoj de Joŝija estis:la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.
16. La filoj de Jehojakim:lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija.
17. La filoj de Jeĥonja:Asir, lia filo Ŝealtiel,
18. Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja.
19. La filoj de Pedaja:Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel:Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit;
20. ankaŭ ĉi tiuj kvin:Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab- Ĥesed.
21. La idoj de Ĥananja:Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja.
22. La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja:Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat-ses.
23. La filoj de Nearja:Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam-tri.
24. La filoj de Eljoenaj:Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani-sep.

  1Chronicles (3/29)