← 1Chronicles (2/29) → |
1. | Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun, |
2. | Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Aŝer. |
3. | La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj Ŝela, tri naskiĝis al li de Bat-Ŝua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la Eternulo, kaj Li mortigis lin. |
4. | Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zeraĥon. La nombro de ĉiuj filoj de Jehuda estis kvin. |
5. | La filoj de Perec:Ĥecron kaj Ĥamul. |
6. | La filoj de Zeraĥ:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin. |
7. | La filoj de Karmi:Aĥan, kiu malĝojigis Izraelon, pekinte kontraŭ anatemaĵo. |
8. | La filoj de Etan:Azarja. |
9. | La filoj de Ĥecron, kiuj naskiĝis al li:Jeraĥmeel, Ram, kaj Kelubaj. |
10. | Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Naĥŝonon, princon de la idoj de Jehuda; |
11. | Naĥŝon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; |
12. | Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jiŝajon; |
13. | Jiŝaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis Ŝimea, |
14. | la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj, |
15. | la sesa estis Ocem, la sepa estis David. |
16. | Iliaj fratinoj estis:Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis:Abiŝaj, Joab, kaj Asahel-tri. |
17. | Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Iŝmaelido. |
18. | Kaleb, filo de Ĥecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas ŝiaj filoj:Jeŝer, Ŝobab, kaj Ardon. |
19. | Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj ŝi naskis al li Ĥuron. |
20. | Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon. |
21. | Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi naskis al li Segubon. |
22. | Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead. |
23. | Sed la Geŝuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilaĝojn de Jair, Kenaton kaj ĝiajn dependaĵojn, sesdek urbetojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Maĥir, patro de Gilead. |
24. | Post la morto de Ĥecron en Kaleb-Efrata la edzino de Ĥecron, Abija, naskis al li Aŝĥuron, la fondinton de Tekoa. |
25. | La filoj de Jeraĥmeel, unuenaskito de Ĥecron, estis:la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Aĥija. |
26. | Jeraĥmeel havis ankaŭ alian edzinon, ŝia nomo estis Atara; ŝi estis la patrino de Onam. |
27. | La filoj de Ram, la unuenaskito de Jeraĥmeel, estis:Maac, Jamin, kaj Eker. |
28. | La filoj de Onam estis:Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis:Nadab kaj Abiŝur. |
29. | La nomo de la edzino de Abiŝur estis Abiĥail; ŝi naskis al li Aĥbanon kaj Molidon. |
30. | La filoj de Nadab estis:Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj. |
31. | La filo de Apaim estis Jiŝei. La filo de Jiŝei estis Ŝeŝan. La filo de Ŝeŝan estis Aĥlaj. |
32. | La filoj de Jada, frato de Ŝamaj, estis:Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj. |
33. | La filoj de Jonatan estis:Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jeraĥmeel. |
34. | Ŝeŝan ne havis filojn, sed nur filinojn. Ŝeŝan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarĥa; |
35. | kaj Ŝeŝan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarĥa, kaj ŝi naskis al li Atajon. |
36. | Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon. |
37. | Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon. |
38. | Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan. |
39. | Azarja naskigis Ĥelecon; kaj Ĥelec naskigis Eleasan. |
40. | Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon. |
41. | Ŝalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Eliŝaman. |
42. | La filoj de Kaleb, frato de Jeraĥmeel:lia unuenaskito Meŝa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Mareŝa, fondinto de Ĥebron. |
43. | La filoj de Ĥebron:Koraĥ, Tapuaĥ, Rekem, kaj Ŝema. |
44. | Ŝema naskigis Raĥamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis Ŝamajon. |
45. | La filo de Ŝamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur. |
46. | Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Ĥaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj Ĥaran naskigis Gazezon. |
47. | La filoj de Jedaj estis:Regem, Jotam, Geŝan, Pelet, Efa, kaj Ŝaaf. |
48. | Maaĥa, kromvirino de Kaleb, naskis Ŝeberon kaj Tirĥanan. |
49. | Ŝi naskis ankaŭ Ŝaafon, la fondinton de Madmana, Ŝevan, la fondinton de Maĥbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Aĥsa. |
50. | Tio estis la idoj de Kaleb:la filo de Ĥur, unuenaskito de Efrata:Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, |
51. | Salma, fondinto de Bet-Leĥem, Ĥaref, fondinto de Bet-Gader. |
52. | Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuĥot. |
53. | La familioj de Kirjat-Jearim estis:la Jetridoj, la Putidoj, la Ŝumatidoj, la Miŝraidoj. De ĉi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Eŝtaolidoj. |
54. | La idoj de Salma:la Bet-Leĥemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manaĥatanoj, la Coreanoj; |
55. | kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab. |
← 1Chronicles (2/29) → |