| ← 1Chronicles (14/29) → | 
| 1. | Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon. | 
| 2. | Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo Izrael. | 
| 3. | Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn. | 
| 4. | Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝamua kaj Ŝobab, Natan kaj Salomono | 
| 5. | kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet | 
| 6. | kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia | 
| 7. | kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet. | 
| 8. | Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin. | 
| 9. | Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis la valon Refaim. | 
| 10. | Kaj David demandis Dion, dirante:Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, ĉar Mi transdonos ilin en vian manon. | 
| 11. | Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. | 
| 12. | Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro. | 
| 13. | Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon. | 
| 14. | Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; | 
| 15. | kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj. | 
| 16. | Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer. | 
| 17. | Kaj la nomo de David fariĝis fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj. | 
| ← 1Chronicles (14/29) → |