| 1Chronicles (1/29) → |
| 1. | Adam, Set, Enoŝ, |
| 2. | Kenan, Mahalalel, Jared, |
| 3. | Ĥanoĥ, Metuŝelaĥ, Lemeĥ, |
| 4. | Noa, Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. |
| 5. | La filoj de Jafet:Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Meŝeĥ, kaj Tiras. |
| 6. | La filoj de Gomer:Aŝkenaz, Rifat, kaj Togarma. |
| 7. | La filoj de Javan:Eliŝa, Tarŝiŝ, Kitim, kaj Dodanim. |
| 8. | La filoj de Ĥam:Kuŝ, Micraim, Put, kaj Kanaan. |
| 9. | La filoj de Kuŝ:Seba, Ĥavila, Sabta, Raama, kaj Sabteĥa. La filoj de Raama:Ŝeba kaj Dedan. |
| 10. | Kuŝ naskigis ankaŭ Nimrodon; ĉi tiu komencis esti potenculo sur la tero. |
| 11. | Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuĥidojn, |
| 12. | la Patrusidojn, la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj), kaj la Kaftoridojn. |
| 13. | De Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet, |
| 14. | la Jebusidoj, la Amoridoj, la Girgaŝidoj, |
| 15. | la Ĥividoj, la Arkidoj, la Sinidoj, |
| 16. | la Arvadidoj, la Cemaridoj, la Ĥamatidoj. |
| 17. | La filoj de Ŝem:Elam, Aŝur, Arpaĥŝad, Lud, Aram, Uc, Ĥul, Geter, kaj Meŝeĥ. |
| 18. | De Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, de Ŝelaĥ naskiĝis Eber. |
| 19. | Al Eber naskiĝis du filoj:la nomo de unu estis Peleg, ĉar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan. |
| 20. | De Joktan naskiĝis Almodad, Ŝelef, Ĥacarmavet, Jeraĥ, |
| 21. | Hadoram, Uzal, Dikla, |
| 22. | Ebal, Abimael, Ŝeba, |
| 23. | Ofir, Ĥavila, kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Joktan. |
| 24. | Ŝem, Arpaĥŝad, Ŝelaĥ, |
| 25. | Eber, Peleg, Reu, |
| 26. | Serug, Naĥor, Teraĥ, |
| 27. | Abram (tio estas Abraham). |
| 28. | La filoj de Abraham:Isaak kaj Iŝmael. |
| 29. | Jen estas ilia genealogio:de Iŝmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam, |
| 30. | Miŝma, Duma, Masa, Ĥadad, Tema, |
| 31. | Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Iŝmael. |
| 32. | La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn ŝi naskis:Zimran, Jokŝan, Medan, Midjan, Jiŝbak, kaj Ŝuaĥ. Kaj la filoj de Jokŝan estis Ŝeba kaj Dedan. |
| 33. | La filoj de Midjan:Efa, Efer, Ĥanoĥ, Abida, kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura. |
| 34. | Abraham naskigis Isaakon. La filoj de Isaak:Esav kaj Izrael. |
| 35. | La filoj de Esav:Elifaz, Reuel, Jeuŝ, Jalam, kaj Koraĥ. |
| 36. | La filoj de Elifaz:Teman, Omar, Cefi, Gatam, Kenaz, Timna, kaj Amalek. |
| 37. | La filoj de Reuel:Naĥat, Zeraĥ, Ŝama, kaj Miza. |
| 38. | La filoj de Seir:Lotan, Ŝobal, Cibeon, Ana, Diŝon, Ecer, kaj Diŝan. |
| 39. | La filoj de Lotan:Ĥori kaj Homam; la fratino de Lotan estis Timna. |
| 40. | La filoj de Ŝobal:Aljan, Manaĥat, Ebal, Ŝefi, kaj Onam. La filoj de Cibeon:Aja kaj Ana. |
| 41. | La filoj de Ana:Diŝon. La filoj de Diŝon:Ĥamran, Eŝban, Jitran, kaj Keran. |
| 42. | La filoj de Ecer:Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Diŝan:Uc kaj Aran. |
| 43. | Jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝo ĉe la Izraelidoj:Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba. |
| 44. | Kaj Bela mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Jobab, filo de Zeraĥ, el Bocra. |
| 45. | Kaj Joab mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥuŝam, el la lando de la Temanidoj. |
| 46. | Kaj Ĥuŝam mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit. |
| 47. | Kaj Hadad mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Samla el Masreka. |
| 48. | Kaj Samla mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero. |
| 49. | Kaj Ŝaul mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. |
| 50. | Kaj Baal-Ĥanan mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab. |
| 51. | Kaj Hadad mortis. Tiam la ĉefoj de Edom estis:ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet, |
| 52. | ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon, |
| 53. | ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar, |
| 54. | ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom. |
| 1Chronicles (1/29) → |